Lukianos
DU EPIGRAMOJ
1.
La stultulon pikis puloj, kaj li, estinginte la lampon,
krias: "He, vi malbenitaj, min de nun vi ne vidos plu."
2.
Por feliĉa homo estas kurta la vivo eĉ plej longa,
por la missortul' senlime longa estas eĉ unu nokt'.